Memory Alpha
Register
Advertisement
Uhura
Nyota Uhura, 2266 (operations)
Genro: Virino
Specio: Homo
Naskiĝo: 2239
Morto: nekonata
Aktoro(j): Nichelle Nichols
File:Uhura 2293b.jpg

Antaŭstelŝipara historio[]

Uhura naskiĝis sur la Tero je 2239. Ŝi flue parolas svahile. [1][2][3]. Dum ŝia junaĝo, si povis kuri la 100-metran distancon en rekorda tempo.[4]

Serve de la[]

USS Enterprise: Kvin-jara misio[]

File:Uhura2266.jpg

leŭtenanto Uhura in 2266

Ekde 2266, Uhura komencis sian karieron en la stelŝiparo kiel komunika oficiro sur la USS Enterprise (NCC-1701) kun la rango de leŭtenanto.[5] Dum la historia kvin-jara misio de tiu ŝipo, Uhura montris esti kapabla teknisto. Kapitano Kirk konsideris ŝin kiel eksterordinare kapabla kaj fidinda komandeja oficiro, kaj ŝi plurfoje mem stiris la ŝipon kiam necesa.[6]

Kiel montrata en la bildo maldekstra,Uhura unue portis la orkoloran komandan uniformon [7][8], sed pli poste, la uniformo ŝanĝiĝis al la pli familiara ruĝa uniformo de la anoj de la inĝenieraj kaj subtenaj servoj

Eble la plej traŭmata sperto dum ŝia tempo sur la Enterprise okazis je Steldato 3541.9. Tiam Uhura tutmalplenigis sian memoron per la kosma esplorilo Nomad kiu malinterpretis ŝian kanton de Beyond Antares kiel biologia malfunkcio. Ĉi tiu atako necesigas ke d-ro Leonard McCoy uzas plej progresemajn medicinajn kaj edukajn teknikojn por ripari ŝian memorkapablon.[9]

Malfrua Kariero[]

En la 2270-aj jaroj, Uhura avancis al la rango de subkomandanto sur la Enterprise. Ŝi servis sur la reekipita Enterprise sub la komando de Kapitano Willard Decker, kaj poste, dum la Vojaĝer krizo, sub la komando de Admiralo Kirk. [10]

En 2284, Uhura avancis al la rango de komandanto, same avancis al la Stelŝipara Komando kaj iĝis preleganto en la Stelŝipara Akademio dum la stelŝipo Enterprise reuziĝis por edukado de kadetoj.

Referencoj[]

  1. LOS: La Viro-Kaptilo
  2. LOS: La Anstataŭa Infano
  3. LOS: Fantomo de la Pafilo
  4. LAS: La Sklavanto Batalilo
  5. LOS: La Korbomita Manovro
  6. LOS: La Balanco de Teroro
  7. LOS: The Korbomite maneuver
  8. LOS: La Virinoj de Mudd
  9. LOS: La Anstataŭa Infano
  10. Stela Voajaĝo:La Kinematografaĵo

Eksteraj ligoj[]

Kategorio:USS Enterprise (NCC-1701) Ŝipanoj

Advertisement