Memory Alpha
Register
Advertisement

Stela Vojaĝo estas sciencfikcia televidserio farita en Usono dum la jarodeko 1960. Ĝi naskis serion de filmojn, romanojn, kaj sekvajn televidseriojn. Temas pri vojaĝo trakosma; kun William Shatner kiel la Kapitano James T. Kirk. William Shatner antaŭe aktoris en Incubus, la unua usona filmo en Esperanto.

Televidserioj[]

Estas kvin televidserioj de Star Trek:

  1. 1966-1969: Stela Vojaĝo: La Originala Serio
    Tiu televidserio rakontas la aventurojn de Kapitano James KIRK, kiu travojaĝas la neesploritajn regionojn de la galaksio kun siaj kunuloj, S-ro SPOCK kaj D-ro McCOY. Ofta temo estis renkontiĝo kun plipovulo.
  2. 1987-1994: Stela Vojaĝo: La Sekvanta Generacio La nova serio ankaŭ temis pri esplorado de la galaksio, sed ankaŭ pri certaj socialaj temoj kiel drogabuso, rasismo, ktp.
  3. 1993-1999: Stela Vojaĝo: Profunda Spaco Naŭ
    Tiu estis la unua en la serio bazita sur fiksita spacostacio.
  4. 1995-2001: Stela Vojaĝo: Voyager
    En tiu serio, la stelŝipo Voyager estas alĵetita 70,000 lumjaroj en novan sektoron de la galaksio. Tie ili renkontas strangajn planedojn, rasojn, kaj situaciojn.
  5. 2001-2005: Stela Vojaĝo: Enterprise
    La fina serio.

Filmoj[]

Estas dek filmoj de Star Trek:

  1. Stela Voajaĝo:La Kinematografaĵo
(1979)
  1. Stela Vojaĝo II: La Kolerego de Khan
(1982)
  1. Stela Vojaĝo III: La Serĉado por Spock
(1984)
  1. Stela Vojaĝo IV: La Vojaĝo Hejmen
(1986)
  1. Stela Vojaĝo V: La Fina Limo
(1989)
  1. Stela Vojaĝo VI: La Nekonata Lando
(1991)
  1. Stela Vojaĝo Generacioj
(1994)
  1. Stela Vojaĝo: Unua Kontakto
(1996)
  1. Stela Vojaĝo: Ribelo
(1998)
  1. Stela Vojaĝo: Nemeso
(2002)
  1. Stela Vojaĝo Filmo (2009)
  2. Stela Vojaĝo: En Malumecon (2013)

Tradicio diras ke la filmoj kun paraj nombroj estas «bonaj», kaj la neparaj filmoj estas «malbonaj».

Lingvo[]

La komunikad-oficisto de la kosmoŝipo Enterprise, Hoshi Sato, uzis la universalan tradukilon por inventi lingvokodan matricon kaj tiel ekestis universala tradukilo. Per ĝi la homaro lernis fine de la 21-a jarcento aŭtomate traduki inter la konataj surteraj lingvoj kaj konklude venis al universala paco. La lingvoj de la eksterteranoj estas iom pli malfacilaj por traduki, sed ankaŭ povas esti tradukataj aŭtomate per universala tradukilo.


Advertisement